Tiu ĉi teksto estas ero de kajero presita de Eldonejo Oportuno por la evento "BEL Konferencoj", okazinta 2008-02-03.

Prof. Sylla Chaves

Magistro pri Komunikado, aŭtoro de vasta didaktika literaturo por instruado/lernado de Esperanto, honora membro de UEA (1992), membro de la Akademio de Esperanto (1986-1995) kaj eksa prezidanto de BEL (1978-1982).


OPORTUNAJ ESPERANTO-VORTAROJ - por komencantoj kaj veteranoj (kiel pretigi kaj uzi ilin?)

ESPERANTISMO

Mi konsideras min ĝisosta esperantisto. Ĉefe pro esperantismo, sed ankaŭ pro Esperanto. Mi senrezerve batalas por homaj rajtoj kaj homa egaleco. Inter la homaj rajtoj mi inkluzivas tiujn de homaj komunumoj – kun siaj kutimoj, folkloro kaj kulturaĵoj, firme ligitaj al la lingvoj, kiujn ili parolas. Same vigle kiel mi defendas la mondan biodiversecon, mi ankaŭ defendas la diversecojn lingvan kaj kulturan. En ili mi vidas multon de la beleco de la mondo tra kiu mi jam havis la plezuron vojaĝi.

Mi ĝojas kaj fieras aparteni al la esperantista komunumo. Ĝi ne estas perfekta, sed mezume pli bonas ol la cetero de la mondo. Aliaj komunumoj ankaŭ meritas laŭdon. Pluraj el ili estas neregistare organizitaj. Mi laŭdegas ilin ne pro la lingvoj, kiujn ili parolas, sed pro la idealoj, kiuj ilin kunigas. Same la esperantista komunumo estas laŭdinda ne pro la lingvo Esperanto, kiun kelkaj tre mallerte uzas, sed pro la zamenhofeco, kiun ili akiris per legado aŭ osmozo.

Esperantismo estas la ĉefa kialo de mia esperantisteco. Lingvoj plaĉas al mi. Mi lernas kaj uzas kelkajn volonte kaj plezure. Tamen Esperanto okupas specialan lokon inter ili. Nur ĝin mi scipovas egale al mia gepatra lingvo. Nur ĝin mi senĝene nomas "mia". Ĝi ne estas la lingvo, kiun mi plej multe studis, nek tiu, kiu alportis al mi pli multe da vivrimedoj. Aliajn mi bezonis studi, kaj kelkaj donis al mi stipendiojn kaj dungojn, hejme kaj eksterlande. Dankeme mi retribuis tiujn avantaĝojn, studante kaj uzante ilin laŭ miaj oportunoj kaj kapabloj.

Ĉiuj lingvoj plaĉas al mi, sed Esperanto pli plaĉas ol la aliaj. Nur ĝi estas la lingvo de esperantismo. Ne gravas, ke tro malmulte da esperantistoj serioze studas ĝin. Neniu estas devigata studi ĝin, aŭ esti serioza. La malmultaj seriozaj esperantistoj, kiujn mi ekkonis, plurloke en la mondo, sufiĉas por pruvi al mi, ke la mondo povas fariĝi pli bona, pli paca, kaj ke homoj povas perfekte interkompreniĝi, sendepende de kontinento aŭ gepatra lingvo. Ĉiuj povas marŝi man-en-mane, harmonie, interkomprene kaj egalrajte, danke al la neŭtraleco kaj al la interna ideo de la lingvo, kiun Zamenhof donacis al la tuta mondo.

ESPERANTO

Esperanto ankaŭ plaĉas al mi pro kelkaj kvalitoj, kiujn ĝi ricevis de sia kreinto. Inter ili elstaras la simpleco, kiun kelkaj malĝuste nomas facilo kaj aliaj provas detrui. Ĝi multe helpis min en la komenco. Post nur unu jaro da serioza studado mi ricevis el la manoj de la postulema akademiano Porto Carreiro Neto, la diplomon de Profesoro Aprobita. La atingo de tiu nivelo en etnaj lingvoj bezonas multe pli longa kaj peniga lernado. Kaj lingvolernado ne finiĝas per ricevo de fina diplomo. Lingva perfekteco estas neatingebla. Lingvo estas ne nur komunikilo por atingi aliulojn, sed ankaŭ komunikilo por atingi sin mem. Tiu interna komuniko nomiĝas pensado. Parto de niaj pensoj estas vortaj, lingvaj. Kaj penso estas la plej malfacila tasko, kiun homo plenumas. Se lingvo estas ilo por pensado, neniu lingvo povas esti facila. Lingvo povas ŝajni facila nur al tiuj, kiuj ne scias taŭge pensi.

Pensoj de civilizitaj homoj elŝprucas grandparte en lingvo, en vortoj. Aliparte ili estas tradukeblaj en vortojn por ke homoj pli taŭge komunikiĝu kun si mem aŭ kun aliuloj. Tion lerte faras bonaj instruistoj, oratoroj, verkistoj kaj tradukistoj. Inteligentaj homoj lerte pensas, sed nur bonaj komunikantoj efike transformas siajn pensojn en vortojn kaj frazojn. Kiel muziko naskiĝas en la kapo de komponisto por transformiĝi en aŭdeblajn sonojn, ankaŭ pensoj malsupreniras de kapo al buŝo aŭ papero transformitaj en vortoj.

La procedo estas sama. Ĝia efiko dependas de la lerteco de la lingvokomponisto kaj de la kvalitoj de la lingvo. Tial min konkeris ankaŭ la lingvo Esperanto. Pli bone ol preskaŭ ĉiuj etnaj lingvoj ĝi taŭgas por transformi pensojn en vortojn. Al sia denaska simpleco ĝi kunigas riĉecon, nuancojn kaj precizecon. Per ĝi oni pli bone pensas kaj komunikiĝas – ne gravas ĉu originale aŭ traduke. Tion pruvis Zamenhof kaj liaj fidelaj sekvantoj, sed ne ĉiuj agas tiel. Malmultaj pro malbona intenco. La plimulto pro nekompreno aŭ mallaboremo.

Esperanto estis artefarita nur en sia nasko. Ĝi tuj ekvivis, kvankam diaspore. Ĝi estas mola maso por lingva skulptado, sed ne infana ludilo. Nek apartenaĵo de sinnomumitaj majstroj, kiuj abunde inventas regulojn en lernolibroj kaj vortaroj, anstataŭ unue provi siajn ideojn en interparoloj kaj verkoj. La nun vivanta Esperanto devas esti respektata, kiel socia fenomeno. Ĝi evoluas en la konstanta uzado fare de sia malgranda sed tutmonda diaspora komunumo.

Ĉiuj rajtas kontribui por tiu evoluado. Sed antaŭe devas studi ĝian nunan staton kaj ĝian pli ol jarcentan evoluon. Por tiu evoluo pli gravas instruistoj, verkistoj, tradukistoj kaj vortaristoj. Sed neniu rajtas nomi sin "majstro" kaj dekreti naskon aŭ morton de vortoj kaj gramatikaj reguloj. Vortoj kaj reguloj de vivantaj lingvoj dependas de socia aprobo. Zamenhof konsideris Esperanton ĉies posedaĵo. Ni devas respekti lian decidon kaj lian majstroverkon. Unue studi, sekve proponi kaj poste atendi reagon de la internacia komunumo, al kiu Esperanto apartenas.

MIA LABORO POR ESPERANTO

Sen aliaj gravaj kapabloj por helpi la mondon krom la lingva kaj la verkista (mi ne scias kuraci, nek konstrui domojn kaj pontojn), mi dediĉis min al la du solaj lingvoj kiuj estas miaj – la Esperanta kaj la portugala. Kaj mi prioritatis Esperanton, ĉar ĝi pli bezonas mian helpon ol mia gepatra. Portugale mi iom verkis, kaj aŭtoris metodon por alfabetumado de maljunuloj, kiuj ne interesas al politikistoj, ĉar ili ne plu kontribuas por la riĉeco de la lando, kaj ilia morto sufiĉos por plibonigi statistikojn.

En kaj pri Esperanto mi verkis pli multe: poemojn, kantojn, facilajn legaĵojn, gramatikon, sonbendojn, vidbendojn, KDojn, DVDojn, kursojn per korespondado, radio kaj televido, kaj lastatempe kunaŭtoris du poeziajn antologiojn. Tio sufiĉus, se mi ne estus rimarkinta, ke la plej grava malforto en la brazila movado rilatas al vortaroj. Komencantoj tuj ekverkas poemojn kaj kantojn. Malpli aŭdacaj komencantoj verkas aŭ tradukas proze. Instruistoj preferas verki lernolibrojn ol uzi aliulajn. Kaj meze de tiu relativa abundo da verkoj, vortaroj restas nesufiĉaj, aŭ nesufiĉe bonkvalitaj.

Ellaboro de vortaro estas peniga kaj ne alloga tasko. La plej bonaj Esperantaj vortaristoj, ne plu estas inter ni. Du el ili – Geraldo Pádua kaj Leopoldo Knoedt – ne sukcesis publikigi siajn bonegajn verkojn. Kaj la giganta laboro lasita de Porto Carreiro Neto dormas en la sidejo de BEL kaj ne altiris la atenton de ĝiaj lastaj prezidintoj… Tamen vortaroj helpas la vivtenon de organizaĵoj, sendepende de ilia kvalito. Tial BEL senzorge aperigis reeldonon de la vortareto de Carlos Domigues kun multe pli da eraroj ol la antaŭaj eldonoj. Kaj la nova BEL-estraro kuraĝe decidis, ke tiu reeldono estu detruita, malgraŭ la financa malavantaĝo, kiun tiu detruo alportis.

Por esti pli utila por la movado, mi komencis transformiĝi en vortaristo. En 1989 mi pretigis suplementojn por du vortaroj, sufiĉe riĉigante ilin. En 1991 mi eldonis Originalan Esperantan Bildvortaron, kaj en 1999 Esperantan-portugalan vortareton por komencantoj. Al la plej grava vortaro, kiun mi decidis pretigi, mi jam donis la nomon Praktika Vortaro de Esperanto (PRAV), sed ankoraŭ ne sukcesis fini ĝin. Mi tamen jam sendis al la Akademio de Esperanto subprodukton ĝian - vortoliston, kiun ĝi akceptis, adaptis kaj transformis en sian Naŭan Oficialan Aldonon al la Fundamenta Vortaro.

Mi tre ŝatus fini la ellaboron de PRAV. Sed mi preterlasis ĝin dum preskaŭ du jaroj por - kune kun Neide Barros Rêgo - pretigi Brazilan Esperantan Parnason. Nun eblus repreni ĝin, sed mi prioritatis la aperigon de OPORTUNA VORTARO, malpli ambicia kaj konsekvence pli rapide aperigebla. Tiel mi klopodos solvi la nunan kaoson rezultantan de la fuŝa reeldono kaj konsekvenca detruo de la vortareto de Carlos Domingues. Mi preskaŭ senhalte nun laboras en la pretigo de unu el la du volumoj de la OPORTUNA VORTARO - la dulingva: Esperanta-portugala kaj portugala-Esperanta. Poste mi okupiĝos pri la alia volumo, la Esperanta-Esperanta, kiu ankaŭ jam estas komencita. Ĝi estos speco de malgranda PRAV, kiu siavice estos speco de malgranda PIV. Mi opinias, ke ambaŭ estas urĝe bezonataj por la internacia Esperanta komunumo. Sed la plej granda nuna vortara bezono estas la brazila, kaj tial mi urĝigas la aperon de la dulingva OV. Kaj precipe pri ĝi mi parolos nun.

KIAL KAJ KIEL UZI VORTAROJN DUM LEGADO

Por la numero 5 de Brazilei mi verkis artikoleton kun tiu titolo. Tie mi montras, ke konsulto al vortaro estas ofte konsiderata malagrabla tasko, kaj tial lingvolernantoj klopodas eviti ĝin. Eĉ en la gepatra lingvo vortaroj estas malŝatataj. Tiun anomalion, oni devas kuraci, ekde elementaj lernejoj. Pli ol lernantoj kulpas instruistoj kaj vortaristoj. Kiel lingvolernanto kaj lingvoinstruisto mi ĉiam agis sane kaj kontentige. Nun mi intencas fari la samon kiel vortaristo.

Konsulto al vortaro estas konsiderata malagrabla tasko ĉefe pro la jenaj kaŭzoj:

  1. Portugallingve oni nomas vortaron "patro de la azenoj". Ŝajnas hontinde konsulti ĝin. Instruistoj akiris tiun sintenon en sia elementa lernejo, kaj senkonscie transdonas ĝin al siaj gelernantoj. Formiĝas senelira cirklo. Anstataŭe, ekde la elementa lernejo, eĉ en la gepatra lingvo, infano devus lerni ami kaj konsulti vortarojn. Nur tiel oni bone lernas nuancojn, nur tiel oni evitas "falsajn amikojn", nur tiel oni foriras el la stato de "eterna komencanto". La konstatebla fakto estas, ke azenoj fuĝas de vortaroj kaj kleruloj konsultas ilin. Ju pli oni lernas lingvon, des pli oni konsultas vortarojn, por trovi la vorton, kiu plej ĝuste tradukas oniajn nuancitajn pensojn.

  2. La plimulto el la vortaroj (precipe dulingvaj) malmulte helpas. Tre malofte similaj vortoj signifas ekzakte la samon en du lingvoj. Eĉ en lingvoj tiel parencaj, kiel la portugala kaj la hispana, almenaŭ la nuancoj de la egalaj vortoj estas malsamaj. Pro nesufiĉaj aŭ fuŝaj klarigoj en niaj dulingvaj vortaroj multaj malnovaj esperantistoj ankoraŭ misuzas vortoparojn kiel kurioza kaj scivola, frakasi kaj malsukcesi, ŝorbeto kaj glaciaĵo, uncio kaj jaguaro, kaj plurajn aliajn.

  3. La plimulto el la lingvolernantoj konsultas nur unu dulingvan vortaron, kaj neglektas serĉon en unulingvaj, kvankam ĉi-lastaj multe pli taŭge precizigas la serĉatajn signifojn. Se legantoj lernis malami vortarojn, imagu, kiel malagrable estus por ili konsulti tri vortarojn anstataŭ unu! Tamen tiu triobla konsulto estas plurfoje necesa: en la fontolingvo, en la cellingvo kaj en la ponto inter ili. Nur tiel eblos bone kompreni kaj (kiam necese) trafe traduki.

Por tiuj, kiuj volas bone kompreni tekston, tri vortaroj estas nura minimumo. Konsulto en la fontolingvo montras, ke multaj legataj vortoj havas plurajn signifojn, kaj permesas ekkoni la ĝustan signifon de la vorto en la teksto. Se la dulingva vortaro estas almenaŭ mezbona, ĝi montras la plurajn tradukojn, kiujn tiu vorto havas, por ke oni serĉu ilin por elekto en la tria vortaro, en la cellingvo. Tio estas nepraĵo por bona kompreno kaj trafa traduko (kiam necesa). Krom tiuj tri, aliaj vortaroj povas esti utilaj. Bildigeblaj aĵoj ricevas aldonajn informojn en bildvortaroj. Geografiaj aŭ historiaj tekstoj fariĝas pli klaraj post konsulto al landkarto kaj enciklopedia vortaro. Kaj por fakaj temoj eĉ fakuloj ricevas pliajn informojn en fakaj vortaroj, ne gravas ĉu unulingvaj, dulingvaj aŭ plurlingvaj.

Mi estas konvinkita, ke unu el la ĉefaj taskoj de lingvo-instruistoj, eĉ de instruisto de la gepatra lingvo en elementa lernejo, estas instruo de konsulto al vortaroj. Unue la komencanto devas elekti vortaron tagan por sia lingvonivelo. Poste li devas lerni konsulti ĝin. Se la instruisto ne spronas kaj helpas siajn lernantojn tiudirekten, lia instruado estas nekompleta. Ĉiu lingvo estas rilato inter vortoj kaj signifoj, kaj tial vortaro estas almenaŭ tiel grava por lingvolernado kiel legado kaj interparolo. Instruistoj devas elekti bonajn vortarojn por siaj gelernantoj, transdoni al ili amon al siaj vortaroj kaj instrui al ili kiam kaj kiel uzi ilin. Bedaŭrinde eĉ kelkaj instruistoj ne scias aŭ ne volas fari tion.

Kiel mi diris, bone elektitajn librojn oni devas legi ne unu solan fojon, sed almenaŭ tri. La unuan, oni legas sen vortaro. Ĝi permesas diveni multon kaj akompani la ĉefan gvidlinion de la teksto. Sed ĝi ne estas perfekta. Nuancoj estas perditaj kaj kelkaj falsaj amikoj ankoraŭ ĝenos. Tial la lernado estos nekompleta. De bonaj aŭtoroj la leganto povas ricevi multe pli. Por taŭga lernado necesas legi tiajn tekstojn almenaŭ du aliajn fojojn. En la dua oni konsultas ne unu, sed plurajn vortarojn. En la tria oni ĝuas senvortaran relegon, komprenante ĉion, frandante la nuancojn kaj la supozeble agrablan stilon de la aŭtoro.

PRAKTIKAJ KAJ OPORTUNAJ VORTAROJ

En intervjuo por Brazilei 4 mi respondis plurajn demandojn pri mia sinteno rilate al vortaroj. Mi asertis, ke la ekzistantaj vortaroj ne plene kontentigas min. Mi volas kombini la bonajn kvalitojn de la vortaroj, kiujn mi uzis en la lernado de diversaj lingvoj. Mi volas ellabori tion, kion mi ŝatus trovi kiam mi eklernis Esperanton. Por mi pluraj vortaroj estas konsultindaj. Kelkaj estas eĉ uzindaj kiel lernolibro. Pri Esperanto, precipe por novuloj, mi konsideras la malnovajn vortarojn pli bonaj ol la novaj. PV estas pli bona ol PIV. Sed la Nova PIV estas pli bona ol la malnova, ĉar ĝi reprenis la vojon al simpleco. La Esperanta komunumo havas malmulte da denaskuloj. Eĉ ili ricevas fortan influon de la lingvoj de sia loĝloko kaj de siaj gepatroj. Por la aliaj Esperanto-parolantoj nia lingvo estas dua aŭ tria. Nia komunumo konsistas ĉefe el ĵusaj komencantoj kaj eternaj komencantoj. Kontraste al etnaj lingvoj, Esperanto havas relative malmulte da spertuloj. Kaj ili havas grandegan respondecon. Ĉefe instruistoj, verkistoj, prelegantoj kaj – pli ol ĉiuj – vortaristoj. Same kiel gepatroj bezonas flegi la lingvon uzatan de siaj gefiloj, kaj geinstruistoj tiun de siaj gelernantoj, Esperantaj vortaristoj ankaŭ plenumas gravan flegistan rolon.

Miajn nur-Esperantajn vortarojn mi konsideras praktikaj pro la forigo de teknikaĵoj (kiuj pezigas kaj multekostigas PIV, malgraŭ ilia intereso por fakuloj), pro la abundo de bildoj (kiujn mi prenos el OEB); pro la indikoj pri fundamenteco, oficialeco kaj zamenhofeco (kiuj riĉigas PIV), pro la indiko de vortofteco laŭ esploro per Guglo kaj aliaj fontoj (kiun eĉ PIV ne havas), pro la enmeto ankaŭ de tre uzataj propraj nomoj, mallongigoj kaj gravaj derivaĵoj (en kuna alfabeta ordo por faciligi la serĉon). Aldone ili estos redaktataj en tio, kion mi nomas ĵurnalisma stilo, por ke ĝia legado fariĝu tiel alloga, kiel tiu de revuo aŭ de enciklopedieto por lernejano. Mi volas, ke la aĉetintoj ofte malfermu ilin, eĉ ne bezonante fari specifan konsulton.

Respondante al Brazilei pri mia prefero labori sola, mi substrekis, ke nur tiel mi sukcesos labori rapide kaj atingi la deziratan celon. Se grupa laboro kun formala voĉdono estus la plej bona solvo, la Akademio de Esperanto jam estus pretiginta bonegan vortaron, kaj neniu privatulo bezonus individue okupiĝi pri vortaroj. Mi ne kontraŭas la iaman aperigon de vortaro de la Akademio aŭ la daŭran evoluon de la malpli kolektiva PIV, sed mi opinias, ke bonintenca individuo devas klopodi rapide kaj serioze prezenti sian laboron, ne forgesante konsulti la laboron jam faritan de aliaj. Eble tio eĉ helpos la iaman faradon de la Vortaro de la Akademio.

Miajn malpli grandajn vortarojn mi nomos oportunaj ĉar ili havos aliajn kvalitojn. Ili destiniĝos samtempe al komencantoj kaj al veteranoj, por rapida konsulto. Por komencantoj ili estos sufiĉe facilaj. Kaj por veteranoj ili estos sufiĉe informaj. Mi planas havi unu el du oportunaj formoj. Se eble ambaŭ, en du paralelaj eldonoj:

  1. Normala grando, kun aldona avantaĝo havi sufiĉe grandajn kaj facile legeblajn literojn.
  2. Poŝportebla grando, kun malpli grandaj literoj sed ebleco ofte havi la vortaron apud si.

En la dulingva oportuna vortaro, kiun mi nun preparas, speciala atento estos dediĉata al homonimoj, sinonimoj, antonimoj kaj falsaj amikoj. Ĝi ne anstataŭos la konsulton al unulingvaj vortaroj, kiujn ĉiu seriozulo bezonas fari. Sed ĝi fariĝos taŭga ponto inter la du unulingvaj vortaroj. Oportuna dulingva vortaro nepre devas:

  1. havi saman detalecon ambaŭflanke de la vortaro; se vorto en unu lingvo kondukas al du sinonimoj, ambaŭ sinonimoj devas rekonduki al tiu vorto; evidente la parto portugala-Esperanta fariĝos multe pli ampleksa ol la Esperanta-portugala;
  2. bone klarigi la plursignifecon de kelkaj vortoj; se eble kun ekzemploj.

Mi eksplicitas mian penson per du artikoloj: tiu de la portugallingva DE kaj tiu de la Esperanta- DEKUMa:

de (prep) (com alguns exemplos) 1. (pertencente a) de: livro de Pedro, libro de Petro; 2. (quantidade) da: duas colheres de açúcar, du kuleroj da sukero; 3. (durante) dum: dormir de dia, dormi dum la tago; 4. (desde, a partir de) ekde: conte tudo do começo, rakontu ĉion ekde la komenco; 5. (de dentro de, feito de) el: tirar do bolso, preni el la poŝo; anel de ouro, ringo el oro; 6. (em, no decorrer de) en: venha de manhã, venu en la mateno; 7. (comparação) ol: mais de três vezes, pli ol tri fojoj; 8. (por meio de) ir de barco, iri per boato; 9. (a respeito de) pri: falo de preposições, mi parolas pri prepozicioj; 10.(por causa de) pro: morrer de sede, morti pro soifo.

dekuma (dek/uma) (mat) decimal; dekumi (v.t.) dizimar.

MIA SINTENO RILATE AL ESPERANTO-VORTAROJ

Mi resumos ĝin en kelkaj asertoj:

  1. Esperanto devas resti simpla, fleksebla, riĉa kaj belsona.

Abundo da nenecesaj radikoj estas ĝena. Mastodontaj vortoj ankaŭ. Kaj la riĉeco de la Esperanta derivaĵo devas fariĝi pli konata. Ĉiuj oficialaj vortoj devas esti konataj, kvankam kelkaj ne meritus esti oficialaj. Tial oni devas scii, ke anstataŭ la superflua geografo oni povus uzi la derivaĵon geografiisto. Anstataŭ la pezan komentarii oni povus uzi la neoficialan sed pli uzatan kaj pli belan komenti.

  1. Esperanto denaske havas sinonimojn kaj homonimojn: leopardo/pantero kaj firmo (entrepreno) / firmo (firmeco). Ne decas nei, ne eblas eviti kaj ne necesas honti. Vortaroj devas klare montri ilian abundon.

  2. Estas konstateble, ke esperantistoj preferas simplecon, klarecon kaj belsonecon. Sufiĉos klare montri la ekziston de paroj kiel asterio/marstelo, arakido/ternukso, Herkuleso/Herkulo, fotografio/foto, aŭtobuso/buso, aŭtodidakte/memlerne, agrikulturo/terkulturo, iksodo/brutlaŭso, Pacifiko/Paca Oceano, Terezopoliso/Terezopolo, kaj mi ne bezonos batali, ĉar la informitaj lingvouzantoj rekondukos Esperanton al la vojo celita de Zamenhof.

  3. La troa enmiksiĝo de fakuloj en la farado de vortaroj pli ĝenas ol helpas la normalan uzadon de la lingvo. En la normala uzo pli gravas la manĝebla produkto ol la planto: pomo/pomujo, banano/bananujo. Prioritati la planton estas malzamenhofa tendenco, kiu simplas nur por botanikistoj. Por ĉiutagaj uzantoj de la lingvo ne gravas detaloj botanikaj, kemiaj aŭ gramatikaj. Tial, kvankam malteknike, akaĵuo estas frukto (kaj ne arbo, ŝajnfrukto aŭ pedunklo), oni pretigas ŝojon (aŭ sojsaŭco) el sojo, kaj ne el sojfaboj, kiu estas tiel stranga kiel fazeolfaboj. La prioritato de la komuna lingvo estas nepre defendinda. Laŭdinda estas la iniciato de PIV2 kaj de pluraj sciencistoj (kiel Wim de Smet) kiuj apartigas fakan kaj komunuzan lingvon. Do, la fakuloj zorgu pri siaj fazeolusoj, papirusoj, asterioj, iksodoj kaj arakidoj, kaj la ordinaraj homoj pli simple kaj trankvile parolu pri fazeoloj, papiroj, marsteloj, brutlaŭsoj kaj ternuksoj. La miksado de teknika kaj komunuza lingvo detruas la simplecon de nia internacia lingvo Esperanto.

  4. La troa detalemo de kelkaj francaj vortaristoj jam estis akre (sed prave) atakata de Claude Piron. Dromedaro (kvankam unuĝiba) ja estas kamelo; la besto Panthera pardus estas unusola, ne gravas ĉu oni nomas ĝin pantero au leopardo. Egale plagoj kaj strandoj estas unusola speco de marbordo, ne gravas, ĉu ili troviĝas en la insulo de Robinsono, ĉu ili estas privataĵoj de usona hotelo, aŭ ĉu ili havas duŝejojn kaj aliajn lueblaĵojn.

  5. Same la birdoj kaj la fruktoj kivio kaj pitango rajtas resti kun la nomoj, kiujn ili ricevis antaŭlonge (ne donitaj de mi). Tiu homonimeco ĝenas nek ilin nek nin. La nomoj kivifrukto, kivibirdo, pitangofrukto kaj pitangobirdo estas kompreneblaj (do akceptindaj) sed mastodontaj kaj superfluaj. Kaj ĉiu alia nomparo estas pli malbona kaj konfuziga.

KIAL, KIOM KAJ KIEL PREZENTI BRAZILAĴOJN EN OPORTUNAJ VORTAROJ?

Ĉiu mondparto, ĉiu kulturo, ĉiu specifa apartenaĵo de iu ajn lando meritas esti konsiderata por enmeto en nia internacia lingvo, se ĝi fakte estas uzinda. Se ne, ĝi povas esti metita klinlitere en internacilingvaj tekstoj (kun simpla transliterigo por fariĝi prononcebla), aŭ sekvata de steleto por klarigo per glosaro. La Esperanta versio de Tipoj kaj Aspektoj de Brazilo enhavas tre klarajn priskribojn de nia lando kun malgranda kvanto da esperantigo de brazilaĵoj fare de niaj lertaj veteranoj.

Malsimile aliaj brazilaj esperantistoj (eĉ veteranoj) provas rapide esperantigi brazilajn vortojn, kiuj ne interesas al eksterlandano. Aŭ tro haste esperantigas brazilaĵojn en maniero, kiu ĝenas la eksterlandan esperantistaron. Tiel aperis la vorto Brazilio, kiu eble kontentigis brazilajn poŝtoficistojn, sed ĝenis la nebrazilan komunumon, alkutimiĝintan al la paroj Alĝerio/Alĝero, Tunizio/Tunizo kaj Luksemburgio/Luksemburgo. Malgraŭ kelkaj ĝisnunaj plendoj, la vorto Brazilio estis forĵetita, kaj la nun uzata brazila paro fariĝis Brazilo/Braziljo.

Same ĝene, la vortaroj de FEB registris du vortojn por unu sola brazila urbo: Bela-Horizonto kaj Belo-Horizonto. La tiama vortaristo estis bonintenca kabineta viro, kiu neniam partoprenis en brazilaj Esperanto-renkontiĝoj. Li ne rimarkis, ke la belorizonta movado, multajn jarojn antaŭe, estis decidinta ke ĝia urbo havas la multe pli belsonan nomon Belorizonto. Feliĉe la nova skipo de vortaristoj de FEB jam informis publike, ke la nomo de tiu urbo, en ĝiaj nun reviziataj kaj baldaŭ aperontaj vortaroj refariĝis Belorizonto.

La Laborgrupo Antaŭen same senzorge kaj sendiskute publikigis centojn da Brazilaj Geografiaj Nomoj, kie la granda plimulto estas superflua kaj – eĉ pli malbone – aperas kelkaj nerekoneblaj monstraĵoj, kiel Seĥinjo (Serrinha) kaj Tresbaĥaso (Três Barras). Feliĉe kampinanoj kaj tri-riveranoj jam sufiĉe saĝe kaj vigle kontraŭis tiun libron kaj decidis, ke iliaj urboj, multe pli simple kaj bele, nomiĝas Kampino kaj Tri Riveroj.

Evidente estas utile, ke ni kune decidu pri nomoj, kiujn ni povas doni al kelkaj brazilaĵoj – ne nur geografiaj, sed ankaŭ folkloraj kaj kulturaj. Ĉu frotbambuo (reco-reco) kaj muzikarko (berimbau) estas sufiĉe taŭgaj? Pri kiuj vortoj jam estas sufiĉe matura interkonsento? Kaj kiuj vortoj ankoraŭ devas resti for de niaj oportunaj vortaroj? Bonvolu helpi min!