Teksto - Akademio de Esperanto - Prof. Geraldo Mattos
Tiu ĉi teksto estas ero de kajero presita de Eldonejo Oportuno por la evento "BEL Konferencoj", okazinta 2008-02-03.
❧
Prof. Geraldo Mattos
Verkisto, tradukisto, Poeto, prezidanto de la Akademio de Esperanto de 1998 ĝis 2007, eksa redaktoro de la rubriko pri literaturo de la revuo Monato (1998-2007) kaj redaktoro de la reaperonta beletra revuo Fonto.
AKADEMIO DE ESPERANTO
La Universalaj Kongresoj kaj la Akademio de Esperanto estas la du solaj institucioj, kiuj rekte devenas de proponoj de Zamenhof mem en la 1-a Universala Kongreso en Bulonjo-sur-Maro inter la 5-a kaj la 13-a de Aŭgusto 1905.
Efektive, estis aprobita tie unue la kreo de Komitato Lingva, kiun prezidis Zamenhof, sed poste el propono de li mem tiu Komitato Lingva pli nombriĝis por inkluzivi konatajn redaktorojn de Esperantaj gazetoj, prezidantojn de verdaj societoj kaj gravajn esperantistojn: pli 01 cent membroj en ĝia unua konsisto! Li rezignis la prezidantecon, kiun alprenis Emile Boirac (1851-1917), filozofo, profesoro kaj rektoro de la Universitato de Diĵono. La krizo de Ido, kiu vulkanis en Februaro 1908, komprenigis al la Prezidanto de la Lingva Komitato la neeblecon rapide labori kun tiom da membroj: li do proponis la kreon de supera komitato, Akademio kun maksimume 18 membroj, kaj la baloto aprobis lian ideon.
La agado de la Akademio restis interrompita per la Dua Mondmilito dum pli ol kvin jaroj. Johannes R. C. Isbrücker (1889-1967), fariĝinte en 1937 Prezidanto de la Lingva Komitato kaj de ĝia Akademio, dissendis en Julio 1939 la 19-an Cirkuleron, kiun sekvos en Marto 1946 la 20-a Cirkulero, al kiu respondis 48 membroj el la 102 de la Lingva Komitato.
En tiu unua periodo tri ĉefajn laborojn faris laŭ mi la Akademio:
- Ses Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro inter 1909-1935.
- Korektoj de eraraj tradukoj en la Universala Vortaro de la Fundamento de Esperanto inter 1906 kaj 1923.
- La rifuzo oficialigi la finaĵon "io" por landnomoj en 1922, jam sub la prezidanteco inter 1920-1931 de Théophile Cart (1855-1931).
La dua periodo komenciĝas en 1946 per la postmilita 20-a Cirkulero, subskribita de la tiama Prezidanto Isbrücker. La precipa ago de tiu nova periodo estis la profunda reformo de la Institucio per la malaperigo de la Lingva Komitato kaj la restigo de la sola Akademio: la proponoj, inter ili la nova Statuto, estis aprobitaj en 1948.07.20.
Al Johannes R. C. Isbrücker apartenas la plej longa prezidanteco: 1937-1963. Du aparte gravaj decidoj okazis en lia mandato:
-
Oficialigo de la finaĵo "end" en Julio 1953, kies aprobo estis unu el la malmultaj malvenkoj de Gaston Waringhien.
-
La Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, preparita de Gaston Waringhien en Junio 1955 kaj aprobe voĉdonita en Julio 1958.
En 1963 Gaston Waringhien fariĝis Prezidanto, kaj tiun postenon li forlasis nur en 1979. La plej konata strebado de lia prezidanteco estis la reformo de la Statuto de 1948, aprobita en Julio 1964, kiu validis ĝis la nova reformo en la mandato de André Albault.
Kun la Statuto farita kaj aprobita, li lanĉis sin al malfacila batalo, kiu dividis nian rondon en du grupojn de atistoj kaj itistoj: la senco kaj uzo de niaj participoj. Maldolĉan malvenkon li suferis en Novembro 1966, kiam lia propono estis malaprobita per unu sola mankanta voĉo. La sekvantan jaron li havis facilan venkon en Novembro 1967, kvankam per diskutata driblo kaj manovro: aprobo de kvin frazoj, en kiuj aperis la kontestataj participoj. Bedaŭrinde, lia venko restis sole sur la papero, ĉar ĝis nun multas kaj tumultas la eraroj kontraŭ la vera senco de tiuj delikataj vortoj: el abundo venas vundo…
Estis aliaj gravaj taskoj portitaj de li al plena sukceso:
- Oka oficiala aldono al la Universala Vortaro.
- Baza Radikaro Oficiala
- Rekomendoj de la Akademio:
- Pri la refleksivo.
- Pri la vorto "po".
Post la kvin mandatoj de Gaston Waringhien (1901-1991) sekvis William Auld (1923-2006.09.11), kiu prezidis la Akademion inter 1979 kaj 1983. Al li ni ŝuldas grava defendo de niaj supersignitaj literoj. Lin la verda Deino tenu en sia sino!
André Albault (1930) komencis sian tempon en 1983 kaj ĝin okupis precipe per intensa laborado super landnomoj kaj finis per la tria reformo de la Statuto en 1988. En 1998 ekprezidis la Akademion Geraldo Mattos (1931), la unua neeŭropano en tia posteno. En lia mandato estis kreita la Konsultejo de la Akademio de Esperanto kaj estis nun voĉdonita la 9-a Oficiala aldono al la Universala Vortaro, laboro de la Sekcio pri Generala Vortaro sub la direktoreco de Bertilo Wennergren, krom decido de la Sekcio pri Prononco sub la direktoreco de Probal Dasgupta por klarigo pri niaj supersignoj sur la ekrano de komputilo. Persone Geraldo Mattos batalis kontraŭ la oftaj misuzoj de la participoj…
Kaj nun en la fino de la historia parto, mi petas de mia afabla geleganto permeson por meti mian nazon en fremdan vazon, ĉar mi ne estas historiisto. Ĉiuj parolas pri du periodoj en la historio de la Akademio, sed pli bone estus akcepti tri periodojn: la unua ĝis la fino de la Unua Mondmilito kaj ĝiaj kostoj al Esperanto (1905-1920), karakterizata per la prudenta influo de Zamenhof, la dua de tiam ĝis la fino de la Dua Mondmilito kaj ĝiaj kostoj al Esperanto (1920-1946), konata per la forta influo de Cart, kaj la tria de tiam ĝis nun, markata per la vigla influo de Waringhien.
Kaj nun ni vidu, kion diras al ni la nuna Statuto pri la aliaj punktoj!
La celon informas la 1-a artikolo de la Statuto:
La celo de Akademio de Esperanto "estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon".
Ĝi protektas per paca armilo nomata Fundamento de Esperanto kaj kontrolas per atenta rigardo al ĉio, kio okazas en nia Verdujo, por reagi per avertoj sur la bazo de morala forto.
La taskon informas la 12-a artikolo de la Statuto:
"La Akademio esploras ĉiajn lingvajn demandojn, kiuj koncernas Esperanton".
La servon informas la 13-a artikolo de la Statuto:
La Akademio povas mem studi apartan problemon, kiun ĝi proprasperte detektis, kaj respondi al petoj de sia publiko, sed devas okupiĝi pri tio, kio devenas de membro de la Estraro, de direktoro de Sekcio aŭ de kvinopo da akademianoj.
Precipe grava estas ĝia Lingva Konsultejo, kiu povas prezenti al nia publiko — unuopuloj, grupoj kaj institucioj! — rapidajn solvojn por ĉiaj lingvaj problemoj.
La organizo de la Akademio aperas en la 3-a kaj en la 4-a artikolo.
Ĝin kondukas membroj de la Estraro kaj direktoroj de Sekcio.
Estraro kaj estraranoj: Prezidanto: John Wells. 1-a Vicprezidanto: Probal Dasgupta. 2-a Vicprezidanto: Brian Moon. Sekretario: Renato Corsetti.
Ĝin laborigas la direktoroj de Sekcioj, por konstantaj taskoj, kaj tiuj de Komisionoj, por eventualaj:
Sekcioj kaj iliaj direktoroj: Faka Lingvo: Marc Bavant. Gramatiko: Jouko Lindstedt. Ĝenerala Vortaro: Bertilo Wennergren. Prononco: Probal Dasgupta.
Komisionoj kaj iliaj direktoroj: Historio de la Akademio de Esperanto: Carlo Minnaja.
La nombron de la anoj informas la 3-a artikolo de la Statuto:
La Akademion de Esperanto konsistigas 45 membroj, sed ili jam estis plusaj kaj minusaj. Estas kutimo nomi senmortaj ĉiujn membrojn de Sciencaj kaj Artaj Akademioj, kies mandatoj estas dumvivaj. En la Akademio de Esperanto, samtempe scienca kaj arta, ĝiaj membroj estas senmortaj por solaj naŭ jaroj, sed ili rajtas poste resenmortiĝi post nova kandidatiĝo kaj venka elekto. Sekve de tio, ĉiun trian jaron la Akademio povas esti ŝanĝata, kaj jam estis akademianoj el ĉiu el niaj kvin kontinentoj, sed nun mankas al ni nur Oceanio.
En unu sola momento de ĉiu jaro la Akademio de Esperanto sin prezentas ĉeesta al sia publiko: dum la Universalaj Kongresoj.
Gravaj eraroj de la Akademio
- La granda prestiĝo de la Akademio de Esperanto en la sesdekaj jaroj influis la akcepton de la falsaj ekvacioj proponitaj de Prezidanto J. R. G. Isbrücker (1937-1963):
-anta = kiu —as
-inta = kiu —is
-onta = kiu —os
-ata = kiun (kion) oni —as
-ita = kiun (kion) oni —is
-ota = kiun (kion) oni —os
Ekzemploj pruvas, ke ili estas plene eraraj:
Mi rigardas al homo kantanta. = Mi rigardas al homo, kiu kantas.
Mi rigardis al homo kantanta. = Mi rigardis al homo, kiu kantis.
Mi rigardos al homo kantanta. = Mi rigardos al homo, kiu kantos.
Min ravas la himno kantata de li. = Min ravas la himno, kiun li kantas.
Min ravis la himno kantata de li. = Min ravis la himno, kiun li kantis.
Min ravos la himno kantata de li. = Min ravos la himno, kiun li kantos.
Teksto de novembro 2006:
Pri la estantaj kaj estintaj pasivaj participoj, mi povas nun ekzempli per akcidento en mia nuna vivo: post nelonge mi estos paciento de kirurgo… La ekzemploj klare demonstros la diferencon inter tiuj participoj, ĉe kiuj la plejmulto de la esperantistoj simple uzas la estintan pasivan tie, kie pli bone estus la estanta. Pri mi mem mi povas nun diri:
– Nun mi devas esti operaciata. Kiam mi estos operaciata, kirurgo, anestezisto kaj flegistinoj ĉirkaŭos min. Kiam mi estos operaciita, mi reiros hejmen.
Averto de novembro 2007:
Dank' al la protekto de mia Deino la operacio ne efektiviĝis, ĉar ŝi kuracis min per simplaj medikamentoj, kaj mi estas nun tute sana…
- La participoj (1965.02.03-1967.11.23) dividis la akademianojn en du grupoj sub la prezidanteco de Gaston Waringhien (1963-1979), kaj nur ne tre lojala manovro donis al li la eblecon fini tiun diskuton. Li venkis, kaj eĉ kun la voĉo de la brazilano Carlos Domingues, unu el la prezidantoj de BEL, sed tia triumfo donis neniajn regulojn por la uzado de niaj participoj, precipe se ni konsideras, ke unu el la kvar frazoj prezentas participon en pure adjektiva funkcio, nome sen ia referenco al aktiva verboformo [la 2-a frazo].
TESTOFRAZOJ
- "Ni garantias, ke la domoj detruitaj dum la milito estos rekonstruataj en 1970."
= Do la garantiantoj estos kvitaj,
A) se en la daŭro de 1970 oni komencos kaj daŭrigos la rekonstruadon de la domoj detruitaj…
B) Nur se en la daŭro de 1970 oni finos la rekonstruadon.
- "Mi promesas, ke mia ŝuldo estos pagita la 9-an de Majo."
= A) la ŝuldanto senŝuldiĝos la 9-an de Majo;
B) la ŝuldanto senŝuldiĝos plej malfrue la 8-an de Majo.
- "Ni asertas, ke la aŭtomobilo de s-ro X estis efektive riparata la lastan semajnon."
A) la lastan semajnon oni efektive okupiĝis pri la riparado de de la aŭtomobilo;
B) la lastan semajnon oni efektive finis la riparadon de la aŭtomobilo.
- "Via propono estis unuanime akceptita la 3-an de Junio."
= A) oni akceptis la proponon la 3-an de Junio;
B) oni akceptis la proponon antaŭ la 3-a de Junio.